Revivigaj proceduroj

La sola ĝusta maniero de artefarita spirado estas la procedo »buŝo-al-nazo-al-buŝo«. Por apliki ĉi tiun procedon, unue oni devas aranĝi la kapon de la paciento tiel, ke la mentono kaj malsupra makzelo estu kiel eble plej multe levitaj (fig. 1, 1. parto). Oni devas forigi malpuraĵon (koto k.s.), artefaritajn dentojn (protezojn) el la buŝo de la paciento, atentante ke lia lango ne glitu malantaŭen kaj ne fermu la spirorganojn.

Ni faras artefaritan spiradon tiel, ke ni enspiras kiel eble plej multe da freŝa aero kaj «blovas» ĝin en la buŝon - nazon de la vundito (fig. 1, 2. parto). Por eviti infekton, ni povas meti maldikan tuketon sur la buŝon de la vundito. En la elspirita aero ankoraŭ estas sufiĉe da oksigeno por la vundito. Paralele kun la farado de artefarita spirado oni devas per milda ritmo premi la bruston de la vundito ĉe la regiono de la koro (zorgu, ke la ripoj ne rompiĝu!), por subteni la sangcirkuladon per elpremado de sango el la koro. Kiam ni malstreĉas la bruston, la koro povas denove pleniĝi per sango kaj tiel ni atingas artefaritan spiradon kaj la laboron de la koro. Tion oni devas daŭrigi ĝis la vundito komencos spiri mem kaj ĝis lia koro ekfunkcios (fig. 1, 3. parto), respektive ĝis alvenos kuracisto.

Procedo de artefarita spirado buŝo-al-nazo-al-buŝo

FIGURO 1

Veneniĝo pro nekorodaj substancoj okazas pro prenado de malĝustaj aŭ troaj kvantoj da medikamentoj, fungoj kaj nutraĵoj venenigataj de bakterioj el la paratifusa grupo.

Se tia veneniĝo okazas, unue kaj plej urĝe oni devas malplenigi la stomakon kaj intestojn de la malsanulo. El malplena stomako likvaĵo povas en 10 m min. atingi la intestojn, kaj solidaj substancoj, depende de la kvalito kaj kvanto, en 1-6 horoj. Se la malsanulo estas konscia, oni devas tuj doni al li por trinki ĉirkaŭ du kulerojn da medicina karbo (disponebla en apotekoj; miksita en glaso da minerala akvo, ankaŭ ordinara akvo taŭgas). Post tio oni devas stimuli la malsanulon al vomado (per tiklado de la supra muro de la faringo per la kulertenilo). Sendepende de tio, ĉu la vomado sukcesis, post 3-4 m minutoj oni devas denove doni al la malsanulo 2 kulerojn da medicina karbo kun akvo. Sendube oni devas voki kuraciston, aŭ transporti la malsanulon al hospitalo.

Veneniĝo pro korodaj (kaŭstikaj) substancoj. Veneniĝo povas okazi pro du specoj de mordaj substancoj: pro acidoj aŭ alkaloj.

Ĉe alkaloj (kaŭstika sodo, sodo, alkala salo) la mukozo en pecoj foriĝas de la lipoj, lango, buŝo, ezofago, stomako, kaj la elfluanta salivo kutime estas sangeca kaj glita ĉe tuŝo. La lipoj kaj lango ŝveliĝas, aperas doloroj en la gorĝo, ezofago kaj stomako, konvulsioj kaj vomado. Oni devas doni al la viktimo de la alkalo akvon kun citrono aŭ vinagro (1-2 kuleroj da vinagro en 5 dl da akvo) aŭ 3%-neŭtralan boran akvon, kaj poste lakton aŭ 1-2 kulerojn da ordinara, manĝebla oleo.

Signoj de acidaj venenadoj en la buŝo: korodo kaj brulvundoj de la mukozo (sulfata acido kaŭzas nigrajn, klorida blankajn, kaj nitrata acidaj flavajn brulvundojn). La elfluanta salivo estas malglata al tuŝo kaj havas acidan guston.

La paciento havas fortajn stomakdolorojn, spasmojn kaj vomadas. Oni devas doni al li lakton, oleon aŭ proteinon (ovoj), ĉio diluita per iom da akvo. Poste donu al li 1-2 kuleretojn da rostita magnezio, diluitan en duonglaso da akvo tiel, ke li trinku ĝin per malgrandaj glutoj. Al personoj venenitaj de kaŭstikaj substancoj estas strikte malpermesite stimuli vomadon.

Grave! Kiam estas sango en tio, kion la paciento vomis, estas malpermesite plue provoki vomadon!

Unua helpo ĉe elektra ŝoko

La vunditon oni devas liberigi el la elektra cirkvito. Se eblas, la elektra konduktoro tuj estu malkonektita el la kurenta cirkvito per ŝaltilo, per forigo de la fuzeo, aŭ per interrompo de la konduktoro. La interrompo rajtas esti farata nur per izolitaj iloj, ekzemple per peco de seka ligno, aŭ en la plej malbona kazo per hakilo kun seka tenilo, aŭ per pinĉilo kun izolita tenilo.

En esceptaj kazoj oni devas fari kurton. La savanto nepre devas zorgi pri la izolado de siaj propraj manoj kaj kruroj kaj tial devas stari sur iu tabulo sen najloj, sur sekaj ĉifonoj aŭ sur seĝo. Sian manon li devas protekti ekzemple per la maniko de sia mantelo, seka poŝtuko, kaŭĉukaj aŭ nilonaj gantoj.

La savanto devas meti sub la vunditon izolan submetaĵon, ekz. sekajn tabulojn aŭ lignan ilon sen metalaj partoj, sekajn tukojn, PVC-platojn. Plej bone estas, se la vundito mem salte foriĝas kaj samtempe liberigas sin de kontakto kun la kurento, aŭ se la savanto levas la vunditon post kiam li antaŭe izolis sin de la tero. Tuŝi la vunditon ni rajtas nur tiam, se la izolado estas senmanka. La fingrojn de la vundito oni devas unuopaj kaj singarde forigi de la kontakto kaj samtempe envolvi per seka tuko aŭ aliaj ŝtofoj.

Se la ŝarĝa drato volviĝis ĉirkaŭ la vundito, tiam la konduktoron oni devas interrompi per izolitaj manoj kaj la finon de la drato kun kurento fiksi, por ke ĝi ne kaŭzu pluajn akcidentojn.

Savadon, kompreneble, oni devas komenci tuj kaj senkondiĉe; ni ne rajtas lasi la vunditon sen helpo. Post la ĉesigo de la elektro la vunditon oni devas meti horizontale, malstreĉi al li la vestojn, kaj tute demeti ilin de la supra parto de la korpo, provizi al li lumon kaj puran aeron. La kapo de la vundito ne rajtas pendi, sed oni devas ĝin iom levi kaj meti sub ĝin (ekz. falditan mantelon).

Se la vundito estas senkonscia, oni senkondiĉe devas provi revivigon.

Oni devas intertempe ekzameni la buŝon kaj naztruojn de la vundito por vidi, ĉu ili povas pasigi aeron. Oni devas forigi salivon, manĝorestaĵojn kaj protezon. Estas malpermesite verŝi likvaĵon en la buŝon. Se la vundito ne spiras, oni tuj devas komenci artefaritan spiradon. Revivigon oni povas subteni per frotado de la plandoj, klistero aŭ alterna ŝutado de la brusto kaj abdomeno per varma, respektive malvarma akvo, sed dum tio la artefarita spirado ne devas esti interrompita. Se la viktimo reakiras konscion, ni devas plu prizorgi lin kaj ne lasi lin sola. Oni devas doni al li ian varman trinkaĵon (kafon, teon, alkoholon k.t.p.), sed li devas resti en duonsida pozicio.

Laŭ sperto, malpezajn kaj lokajn vundojn oni povas provizore lasi sen atento (poste oni devas doni medicinan helpon), nur al la vunditoj, kiuj sangas, oni devas tuj doni medicinan helpon.

Brokeroj, ŝrapaĵoj, polveroj. Polvon, broketon aŭ insekton el la okulo ni povas forigi tiel, ke ni tiras la malsupran palpebron kaj viŝas per pura gazo aŭ ŝtoftuko. Se la objekto estas sub la supra palpebro, tiam oni devas kapti la supran palpebron meze kaj tiri ĝin antaŭen sur la malsupran palpebron, tiel ke la okulharoj tuŝu la internan surfacon de la supra palpebro. Se tiel ni ne sukcesas forigi la fremdan objekton, oni ne plu devas provi, sed la vunditan okulon oni devas bandaĝi kaj serĉi medicinan helpon.

La fremda korpo, kiu eniris en la naztruon, oni devas provi forigi tiel, ke oni ŝtopas la alian naztruon kaj forte blovas tra la nazo. Se per ĉi tiu maniero ni ne sukcesas, oni devas serĉi kuracistan helpon.

Elpreni fremdajn korpojn, kiuj eniris en la orelon, oni devas konfidi al kuracisto, ĉar dum provo ilin forigi ni povas vundi la timpanan membranon. Se iu insekto eniris en la orelon, oni devas verŝi unu (malgrandan) kuleron da oleo, fandita butero aŭ akvo en la orelon (en kuŝa pozicio) kaj teni 10-15 m minutojn.

Fremdaĵo, kiu atingis la trakeon, ni provu tiel forigi, ke ni petu la vunditon profunde enspiri kaj ni malrapide frapados lin je la dorso inter la skapoloj. Se la objekto, kiu enŝtopiĝis en la trakeo, ne estas akra, oni devas doni al la vundito akvon, poste la mezon de pano (meču) kaj kaĉajn pladojn. Estas malpermesite en tiaj kazoj doni purigajn rimedojn. Medicina kontrolo estas necesa.

Dorno, kiu eniris sub la najlon, ni rajtas provi eltiri nur tiam, se la parto elstaranta ekstere estas sufiĉe longa, por ke ni povu kapti ĝin per pinĉilo aŭ tuko. Se la eltirado sukcesis, tiam oni devas lasi la vundon iom sangi kaj poste ŝmiri ĝin per jodo kaj meti bandaĝon.

Transporto de la vundito

La transporto de vundito ne estas facila tasko; por tio necesas sperteco, singardemo kaj konvena fizika forto. Nespertula transporto pligrandigas la dolorojn de la vundito kaj malfaciligas la staton.

Unue necesas konstati, ĉu la malsanulo estas en tia stato, ke oni povas transporti lin, kaj oni povas transporti lin nur tiam, se al li, laŭ la reguloj de la unua helpo, estis donita helpo. Antaŭ la transporto necesas malpliigi la sangadon, surmeti bandaĝon sur la vundon kaj senmovigi la rompitajn membrojn.

Se la vojo ĝis la hospitalo estas longa, la vunditon, laŭeble, oni devas refreŝigi per teo aŭ kafo. Donado de alkoholo (koniako k.s.) estu evitata. Dum transportado, la vunditon oni devas konstante observi kaj kontroli, kaj se la bandaĝo aŭ la fiksbendo de la senmovigo malstreĉiĝas, tuj korekti ĝin. Se okazas perdo de konscio aŭ malfortiĝo de la kora funkcio, oni devas apliki taŭgajn revivigajn metodojn.

La maniero de transportado ĉiam dependas de la speco de vundo kaj de la nombro de savantoj same kiel de la speco de disponeblaj rimedoj por transportado.

La levo kaj ekkaptado de la paciento estu efektivigataj pripenseme, trankvile kaj serenamente. Ĉia skuado devas esti evitata. La vestaĵo de la vundito ne estu ĉifita, kaj kiam ni levas lin, ni devas levi lin de tiu flanko, de kiu li ne estas vundita.

Sendado sen helpiloj

Forportado nur kun unu savanto. Se la vundito povas marŝi, la savanto devas preni lin de malantaŭe kaj tiel helpi lin. Se li ne povas marŝi, aŭ estas senkonscia, oni devas forporti lin tiel, ke la savanto genuiĝu apud li, metu unu manon sub la akselon kaj per la alia kaptu lin sub la genuo, levu kaj portu.

Transporto kun du savantoj. Al la vundito, kiu povas marŝi, oni devas helpi de ambaŭ flankoj. Se li ne povas marŝi, sed estas konscia, li devas teni sin al la savantoj, kiuj lin portas. La vunditon en senkonscia stato oni devas transporti tiel, ke la pli forta savanto kaptos lin sub la akseloj kaj trans la bruston kunigos la brakojn, kaj la alia sin metos inter la kruroj de la vundito kaj subtenos lin sub la genuoj. Ili devas lin samtempe levi kaj porti.

Ekspedado per helpaj rimedoj

Portado per portilo. La vunditon oni devas singarde meti sur portilon en kuŝanta pozicio. Por tio necesas du personoj, kaj en kazo de frakturo de la malsupraj ekstremaĵoj, tri personoj. La savantoj devas stari ĉe unu flanko de la vundito, samtempe levi lin kaj meti sur la portilon.

Levi, ekmovigi, haltigi kaj malsuprenigi la portilon devas fari ĉiuj savantoj samtempe, sed ili ne rajtas samtempe marŝi, ĉar alie okazus skuado de la portilo. Se la paciento devas esti transportata dum pli longa tempo, estas bone ligi po unu zonon ambaŭflanke de la portilo, kiun la savantoj metos sur la ŝultrojn.

Portado de vunditoj per improvizitaj rimedoj. Se ni ne havas ĉe la mano portilon, tiam ni povas per improvizado fari improvizitan portilon. Se necese, la vunditon oni povas kuŝigi sur ŝtupetaro, sur demetitaj pordofolioj, sur tablo kaj tiel porti lin. Tion same ni povas fari en litkovrilo aŭ tendo-flanko. Improvizitan portilon ni povas ankaŭ fari el du sakoj kun la sama larĝo tiel, ke tra la malsupraj randoj ni metu du lignaĵojn de konvenaj longoj. En manko de portilo, konscia malsanulo povas esti portata ankaŭ sur seĝo. La savantoj devas stari ambaŭflanke de la malsanulo, kapti la malsupran parton kaj la apogilon de la seĝo kaj tiel porti.

Enhavo de la unuapreta helpkesto, kiun ni rekomendas:

Pakaĵo de bandaĝoj, meza

pec. 2

Paketo de bandaĝoj, granda

pec. 2

Bandaĝo por ligado, 10 х 5 m

pec. 2

Sterila gazo 1/2 m

pec. 2

Vato, 25 g

de la pakaĵo 2

Platgazo tranĉita 6 x 6 cm

pakaĵo 1

Prembendo por ĉesigi sangadon

pakaĵo 1

Hanzaplast, 4 cm × 1 m

pakaĵo 1

Tondilo

ekz. 1

Protektilo por tondiloj el ŝtof-sako

ekz. 1

Jodaj ampoloj

pec. 12

Amonia kresteto

pec. 3

Notlibro (40 folioj)

ekz. 1

Manlibro por unua helpo

ekz. 1