Mastrumado per kemiaĵoj kaj plastoj

Iam oni konsideris kemion kiel »nigra magio«, dum hodiaŭ ni renkontas ĝin ĉe ĉiu paŝo, eĉ en la hejmo. Al ni estas konate, ke per »Nigra Bovo« aŭ aliaj detergentoj ni povas facile lavi la vestaĵojn. Multaj scias, ke per tetraetilplumbo kreskas la oktana nombro de benzino. Kompreneble, tiaj scioj ne faras homon kemiisto. Por ke ni tamen iom fariĝu tiaj, ni konatiĝu kun la bazoj de kemio:

Materio, kiu povas esti disigita en aliajn materiojn, kun malsamaj ecoj, per simplaj fizikaj metodoj (elektado, kribrado, magneto ktp.), nomiĝas miksaĵo. Tiu, tute homogena materio, kiu per tiaj simplaj metodoj ne povas esti malkomponita je komponentoj kun malsamaj ecoj, nomiĝas kombinaĵo.

Kombinaĵoj estas konstruitaj el molekuloj konsistantaj el elementoj, kiuj estas ligitaj per difinitaj kemiaj ligoj. Ĉi tiuj ligoj ne permesas ilian simpla disŝiradon. La detruo, disrompo de tiuj ligoj postulas pli grandajn fortojn, kemiajn intervenojn. Tiam la molekuloj disfalas en la elementajn atomojn. Oni longe opiniis, ke atomoj ne povas esti plu dividitaj. En nia jarcento estis konfirmita la antaŭa supozo, ke atomoj konsistas el ankoraŭ pli malgrandaj elementaj partikloj, kiuj diferencas inter si kaj laŭ grandeco kaj laŭ elektra ŝargo. La plej pozitivaj elementaj partikloj estas la pozitive ŝargita protono, la neŭtrala neŭtrono kaj la negativa elektrono.

En ĉiuj kombinaĵoj de 92 naturaj elementoj partoprenas nur 15 ĝis 20 elementoj.

La pezon de la atomoj de la elementoj ni mezuras tiel, ke ni komparas ilin, kiom da fojoj ili estas pli pezaj ol la atomoj de la plej malpeza elemento hidrogeno (laŭ la pli nova difino de 1/12 de la karbona atomo.

Neniu el la elementoj povas ligiĝi kun alia elemento en arbitraj, kia ajn kvantoj. La eblo de kemia ligo de hidrogena atomo estas konsiderata unueca. Sekve, hidrogena atomo estas unuvalenta. Atomo, kiu kun unu hidrogena atomo formas kombinaĵon, ankaŭ estas unuvalenta. Se elemento ligas du, tri, kvar ktp. hidrogenajn atomojn, tiam ĝi estas du-, tri-, kvar- ktp. valenta. Okvalenteco estas la plej granda ebla valento de unu elemento. Tamen ekzistas elementoj kun pluraj valentoĵoj; ili estas de varia valento.

La ĉefaj grupoj de kombinaĵoj estas neorganikaj kaj organikaj komponaĵoj. En organikaj kombinaĵoj troviĝas karbono, dum en neorganikaj - kun maloftaj esceptoj - ne estas karbono.

La kialo de la ekzisto de granda nombro da organikaj komponaĵoj troviĝas en la ebleco de reciprokaj ligoj inter karbonatomoj, nome en la formado de karbonaj ĉenoj. (La nomo organikaj komponaĵoj devenas de la pli frua kompreno, ke ilin povas produkti nur vivantaj organismoj.)

ACIDOJ estas danĝeraj korodaj substancoj, kiuj sur la haŭto aŭ en la stomako kaŭzas gravajn vundojn, similajn al brulvundoj. Acidojn oni povas facile rekoni per lakmuspapero, ĉar blua lakmuso ruĝiĝas en acido. Dum laboro kun acidoj estas nepre necesaj protektaj okulvitroj kaj kaŭĉukaj gantoj. Se, malgraŭ singardo, guto de acido falis sur nian haŭton - unue oni devas ĝin forviŝi per seka tuko, poste lavi sub fluanta akvo kaj fine neŭtraligi la spurojn de la acido per solvo de natriumbikarbonato (fig. 1).

manipulado de acido

FIGURO 1

BAZOJ estas reagproduktoj de metalaj oksidoj kun akvo. Alkaloj nomiĝas bazoj, kiuj estas solveblaj en akvo kaj posedas korodan efikon. Oni facile povas ilin rekoni, ĉar per ilia efiko ruĝa lakmuso fariĝas blua. Ili estas tre korodaj substancoj. Vundoj pro ili resaniĝas malfacile, pli malfacile ol vundoj kaŭzitaj de acidoj. La HTZ-regularoj estas samaj kiel ĉe acidoj. Ĉe vundo la haŭton oni devas lavi per diluita acido (ekzemple vinagroacido).

SALOJ formiĝas per la reakcio de bazoj kaj acidoj. Ili malpli aŭ tute ne korodas la haŭton. Dum laboro kun saloj tamen necesas singarde agi, ĉar kelkaj estas venenaj.

Kemiaj substancoj en hejmoj

Jam delonge estas konata, precipe ĉe konservado de nutraĵoj.

Konservad-rimedoj povas esti dividitaj en:

1. Substancoj, kiuj samtempe donas guston kaj konservas artiklojn: sukero, salo, vinagro, graso, citra acido, tartara acido.

2. Materialoj por detrui mikroorganismojn: salpetro, glutama acido, alumeto, kalka lakto, salicilo, benzoa acido kaj natria benzoato.

3. Gelatinsimilaj substancoj, koloroj kaj spicoj.

Sukero. Aldoninte 55% da sukero (sukero =C12H22O11) al iu produkto (el prunoj, framboj, abrikotoj, piroj, pomoj) sen aldono de aliaj kemiaĵoj, ni tute konservis ĝin (dolĉaĵo). Oni ne rekomendas aldoni pli ol 55% da sukero, ĉar okazos kristaliĝo de la sukero. Valoro malpli granda ol 50% da sukero ne konservas. Aldonante sukeron al acidaj nutraĵoj, oni devas kuiri nur mallonge, ĉar okazas malkomponiĝo de la sukero.

Salo. Kuireja salo (natriumo-klorido, NaCl) ankaŭ donas guston kaj samtempe konservas. La konserva kapablo devenas de la higroskopeco de la salo (ĝi sorbas humidon). Se oni salas viandon, la salo ligas certan kvanton da akvo ne nur el la viando sed ankaŭ el la bakterioj kaj tiel ilin detruas. Ankaŭ la aliaj mikroorganismoj ne povas ekzisti sen akvo.

Salpetro. (Kalio-nitrato, KNO3). Sala, amara, blanka, kristala pulvoro. Ĝi estas neŭtrala. Por konservi 2,5 kg viandon ni solvas 0,5 gramojn da kali-nitrato en 100 g da varma akvo. La hakitan viandon ni malsekigas per ĉi tiu solvaĵo. Oni devas atenti pri ĝusta dozo, ĉar en pli grandaj kvantoj kali-salpetro estas tre amara kaj venena.

Glutama acido (amino-pirovina acido, amino-glutara acido, НООС-СН2-СН2–СН(NH)2–СООН estas aminoacido troviĝanta preskaŭ en ĉiuj proteinoj. Ĝi estas uzata por preparado de koncentratoj de diversaj supoj, buljonoj (Podravka, Knorr ktp.), respektive por konservado de viando. Por 1 kg de viando oni prenas 5 g da solvita glutama acido.

Salo de aluminio kaj kalio (kalio–aluminio–sulfato, KAl(SO4)2 en pura stato estas uzata por konservado, respektive por firmigo de la strukturo de pli mola frukto kaj legomoj, por ke ili ne disfaladu, detruiĝu dum la konservado. Por 1 kg fruktoj, respektive legomoj, oni uzas 1,4 g da salo de aluminio kaj kalio.

Kalka lakto. Ĝi havas identan efikon kiel aluno. 0,5 kg de bruligita kalko solvu en 5 litroj da akvo kaj lasu staradi unu nokton, zorge dekantu (verŝu for proksimume 2/3 de la klara solvaĵo) kaj en ĉi tiu kalka lakto [Ca(OH)2] trempu fruktojn aŭ legomojn ĝis 15-20 m minutoj kaj fine lavu per varma akvo.

Citra acido. Citra acido estas tre vaste disvastiĝinta en la planta regno. Ĝi troviĝas preskaŭ en ĉiu frukto (Oksi–propan–trikarbonata acido, C6H8O7) Senodora, senkolora kristaloj de citra acido dissolviĝas en varma akvo. Por 1 kg de frukto necesas 1 ĝis 2g da acido.

Vinska acido. Senkolora, senodora (C4H6O6), kies kalio-salo troviĝas en vino. La efiko de ĉi tiu acido estas simila al citra acido.

Aceta acido. Senkolora, akre odora, tre acida koroda substanco (СН3СООН). Ĝi estas granda malamiko de ŝimoj kaj bakterioj. Super certa koncentriĝo, en acida medio, bakterioj ne povas vivi. Tial acetacido estas tre ofte uzata por konservado. En vendejoj ĝi troviĝas en diversaj koncentriĝoj (fortoj). Por 1 kg de iu produkto sufiĉas ĉirkaŭ 2-3 decilitroj de 10%–a solvaĵo de aceta acido. Aceta acido detruas grandan nombron da metaloj (fero, aluminio, kupro, zinko). La kombinaĵo formita de aceta acido kun kupro aŭ zinko estas venena, do kiel enpakaĵo por aceta acido povas servi nur ujo el vitro, ceramiko, emajlo, plasto aŭ ligno.

Salicila acido estas blanka, pingloforma, kristala pulvoro, senodora (C6H4(OH)COOH). Ĝi estas ĉelveneno, do ĝi detruas bakteriojn kaj sporojn. En pli granda kvanto ĝi estas venena ankaŭ por la homa organismo, do por konservado oni uzas ĝin en pli malgrandaj, precize difinitaj kvantoj. Por 1 kg de fruktoj maksimume aldoniĝas 0,8 g.

Benzoa acido estas blanka, silka, pingloforma aŭ plata, kristala substanco (Н6С5СООН). Ĝi bonege detruas bakteriojn kaj sporojn. En pli grandaj kvantoj ĝi ankaŭ malutile efikas al la organismo, do al 1 kg de produkto oni aldonas nur 0,5 gramojn.

Gluaĵoj

Granda nombro da sintezaj gluiloj ĉiam pli konkeras la merkaton. Tamen la nomo »universala gluo« ne devas trompi nin. Tiuj ĉi gluiloj estas bonaj sed ne universalaj, ili bone algluiĝas nur al iuj substancoj, al aliaj malbone.

gluoj

Ni mencias kelkajn el la plej gravaj gluaĵoj, kiuj povas esti akiritaj en la hejma merkato, kun noto pri kiuj materialoj plej bone povas esti gluitaj per tiuj gluaĵoj.

Fadengluo, (osta, leda) servas por glui paperon, lignon, tekstilon, celofanon, same kiel por glui ĉi tiujn al ledo kaj vitro.

Вenzolo estas solvilo de polistireno, respektive ĝia gluo. Krom la reciproka algluiĝo de polistirenaj platoj, per benzolo al polistireno algluiĝas pleksiglaso, celuloido kaj celofano.

Akva vitro estas uzata por glui vitron kaj malmolajn materialojn, kiel bakeliton kun teksilo, papero, metaloj, porcelano kaj ceramiko, respektive tiujn inter si.

Kloroformo estas solvilo, respektive gluo por pleksiglaso. Pleksiglaso povas esti gluita per kloroformo al vitro, keramiko, porcelano, polistireno kaj celuloido.

Boropor gluas kaŭĉukon al kaŭĉuko, kaŭĉukon al metalo, ledon, vitron, porcelanon, lignon, tekson. Ankaŭ ledon al metalo, malpli forte al vitro kaj ligno.

La Oho »universala« gluo sukcese estas uzata por glui vitron, porcelanon, lignon, poliplaston, metalon.

Risopreno (artefarita kaŭĉuko) estas ĉefe uzata por glui gumon kaj ledon. Por glui linoleumon, podoliton, vinaz-platojn, parketon sur betono, ĝi ankaŭ estas rekomendata.

Savanol estas uzata por glui ledon, kaŭĉukon, ultrapason, tapiŝan kovraĵon, tekstilaĵon, lignon, saloniton kaj galvanizitan ladon.

Neostik un »universala« gluaĵo. Ĝi povas esti uzata por glui diversajn materialojn; ledon, lignon, kaŭĉukon, tekstilon ktp.

Drvofix estas gluo por ligno, lignaj tabuloj (panelo, partiklotabulo kaj simile), stirenŝaumo kun ligno, pargeto sur lignajn subbazojn kaj simile.

Teleol (neopreno). Gluo por kunligado de ledo, kaŭĉuko, plastaj materialoj, tekstiloj, ligno, PVC-plankkovraĵoj ktp.

Krautoxin (Kunstsoff aus der Tube). Du-komponenta gluo, ĉe kiu la du komponentoj unue estas miksitaj kaj poste uzataj ene de duonhoro. Ĝi gluas metalon, ŝtonon, vitron, porcelanon, termosimilajn poliplastojn (bakelito) ktp.

Epoksiaj gluoj, kiel ekzemple: ARALDIT (Svislando), ЕРON (Shell), EPILOX (Buna-werke), EPORESIT (Hungario), troviĝas foje sur la merkato en formo de pulvoro, pasto, stangetoj, emulsiom. Ili estas bonegaj gluoj, precipe por gluado de metalo kun metalo, respektive kun kaŭĉuko, ledo k.s.

Desmodur, desmoden estas poliuretanaj gluaĵoj, ili estas uzataj ĉe gluado de metalo kun kaŭĉuko, respektive de metalo kun metalo.